LA PLENDO DE LA GVARDIO


Ni, ŝtupoj kaj kolonoj de l' Filo de l' Ĉielo,
disfluis en nenion kiel la ondoŝvelo,
vi .nian ruĝan sangon fluigis for sen celo,
militestro!

Jen agloj ni kaj strigoj de l' imperiestro glora,
l' edzin' kaj idoj blekas pro la mizer' angora,
elpuŝas niajn ostojn plugil' en lando fora,
militestro!

Okuloj viaj havas timige duran brilon,
patrino havas penojn, sed ne por si utilon,
kiu patrino havas ankoraŭ unu filon,
militestro?